Standard Oil

Standard Oil
negoco • entrepreno • holdingo vd
Dum 1870 - 1911
Sekvanto Standard Oil Company of New York
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj John D. Rockefeller • William Rockefeller • Henry Morrison Flagler • Stephen V. Harkness • Samuel Andrews vd
Sidejo Klevlando
Lando Usono
Dungitoj 60 000 (stato: 1909)
Agokampo brulaĵo
Posedata de William Rockefeller vd
filiaj kompanioj Ohio Oil Company • Standard Oil Company of California • Standard Oil Company of Indiana • Vacuum Oil • Standard Oil Company of New York vd
Posedataj kompanioj USS Sangamon • USS Santee • USS Chenango • Jupiter • Standard Oil Company No. 16 • USS Standard Arrow vd
vdr

Standard Oil (18701911) estis granda, integrita, naftoprodukta, transporta, rafina kaj surmarketiga kompanio.

Standard Oil, naftorafinejo No. 1 en Cleveland (Ohio), 1899

Ĝi estis posedaĵo, industria imperio de John D. Rockefeller kaj ties kunuloj. Siatempe, tiu firmao monopoligis la naftoekspluaton, rafinadon, transporton, vendadon en Usono.

La kerno de la entreprenego naskiĝis en 1863, kiam Rockefeller kompanianiĝis en naftorafinada negoco de Maurice B. Clark kaj Samuel Andrews en Cleveland. Rockefeller el aĉetis entreprenan parton de Clark (1865), post du jaroj partnerigis Henry M. Flagler.

En 1870, la firmao de Rockefeller, Andrews kaj Flagler posedis en Cleveland la plej grandajn naftorafinejojn. Tiu kaj la akompanaj industriaj uzinoj iris en posedon de Standard Oil Company (fondita en 1870). Dum la sekvaj dek jaroj, la kompanio monopoligis la naftorafinadon (90–95%) en Usono.

La Standard Oil Company kaj akompanaj entreprenoj unuiĝis en 1882 al Standard Oil Trust. Tiu trusto agadis senbride, tiel Suprea Kortumo de federacia ŝtato Ohio juĝis en 1892 malfondi la truston, sed tiu plu agadis kun sidejo en Novjorko.

Oni registris en 1899-ben la kompanion Standard Oil Company (New Jersey) kiel holdingan asocion kaj oni transmetis ĉiun kapitalon en tiun asocion. Ĉar la registaro taksis troa la monopolan staton de la holdingo, ekis juĝproceson en 1906 kontraŭ la Standard Oil Company (New Jersey) laŭ la Sherman-a kontraŭtrusta leĝo. La juĝistaro en 1911 devigis la kompanion vendi la 33 holdingajn entreprenojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search